Kristoforo TESSONE (nokttrajno) wrote,
Kristoforo TESSONE
nokttrajno

Do, mi longtempe ne skribis en la taglibro. Hieraŭ mi ricevis bakalaŭron pri rusaj lingvo kaj literaturo de Knox College, kaj je sabato mi kaj mia fianĉino geedziĝas.

Mia bakalaŭra tezo okupis preskaŭ ĉian mian tempon dum la lasta jaro, sed nun mi esperas skribi en la taglibro, esperantigi anglajn kaj rusajn verkojn (ekz. La silentema usonano de GREENE), kaj komenci la laboron je kelkaj propraj literaturaj projektoj en Esperanto. Tre bone estis labori je la tezo (kion oni povas trovi ĉi tie en la angla), sed mi tre feliĉas, ke mi povas ankoraŭ aktivi en la movado kaj ĝui literaturon kaj tradukadon.

Ĝis!
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    default userpic

    Your IP address will be recorded 

    When you submit the form an invisible reCAPTCHA check will be performed.
    You must follow the Privacy Policy and Google Terms of use.
  • 4 comments