Kristoforo TESSONE (nokttrajno) wrote,
Kristoforo TESSONE
nokttrajno

  • Mood:

eniro

Do, sed kiel komenci, per kiaj vortoj? Ne gravas, komencu per la vortoj: "Tie, ĉe la stacia lageto."

Per tiuj vortoj Saŝa Sokolov komencis lian grandan romanon, Lernejo por stultuloj. Mi ne estas ia Sokolov aǔ eĉ Griŝam. Mi estas nur studento — oficiale de la rusa lingvo kaj matematiko, sed mia ĉefa amo estas studi tradukadon kaj verkadon. Mi jam verkis kelkajn tradukojn el la rusa, kaj bonigis mian stilon, kiam mi decidis, ke mia gepatra angla ne sufiĉos por partopreni la mondan literaturan kulturon kiel veriksto.

Mi tre ŝatas Esperanton kaj antaǔ nelonge finfine aktiviĝis en la movado. Mi starigis ĉi tiun taglibron principe por diskuti literaturon kaj aktualajn aferojn en Esperantujo. Bv. skribi viajn komentojn pri ĉio, kio interesas vin en miaj enskriboj.

Post nelonge sekvos ia traduko... :-)

P.S. Se vi estos en Bostono por la ELNA-Kongreso, bv. skribi al mi rete; mi ĉeestos la Kongreson nur vendredon.
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    default userpic

    Your IP address will be recorded 

    When you submit the form an invisible reCAPTCHA check will be performed.
    You must follow the Privacy Policy and Google Terms of use.
  • 0 comments