Kristoforo TESSONE (nokttrajno) wrote,
Kristoforo TESSONE
nokttrajno

libroj

Mi forgesis diri, ke ĉe la Kongreso mi elspezis tute tro multe da mono je libroj, sed mi ne malfeliĉas pri tio. :-) Mi aĉetis la jenajn librojn:

  • William AULD, Pajleroj kaj stoploj: Elektitaj prozaĵoj
  • BA Jin, Aǔtuno en la printempo
  • Sten JOHANSSON, Dis!
  • Anna LÖWENSTEIN, La ŝtona urbo

Mi nun legas Aǔtunon en la printempo, sed post tio mi verŝajne devas legi "Евгений Онегин" (Eǔgeno Onegin) — ĝi estas tre fama en Rusio, kaj mi hontas, ke mi ankoraǔ ne legis la tutan romanon. Sed post Onegin, mi legos Dis! (laǔ la propono de amuzulo). Ho, tiom da libroj, tiom malmulte da tempo!
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    default userpic

    Your IP address will be recorded 

    When you submit the form an invisible reCAPTCHA check will be performed.
    You must follow the Privacy Policy and Google Terms of use.
  • 2 comments