Kristoforo TESSONE (nokttrajno) wrote,
Kristoforo TESSONE
nokttrajno

ELNA-Kongreso

Mi ĉeestis la unuan tagon de la ELNA-Kongreso hieraǔ. La Kongreso estis bonega! Mi parolis Esperanton la unuan fojon in mia vivo (t.e., ne rete), kaj mia unua parolado eĉ estis kun alilandano kaj denaska esperantisto — Normand FLEURY, la prezidanto de la Esperanto-Societo Kebekia.

La ĉef-prelego de Humprehy TONKIN estis tre, tre interesa. Li parolas belegan esperanton, kaj kvankam mi estas nur progresanto, mi komprenis prekaǔ ĉion. Li parolis pri tio, ke la tuta movado devas ŝanĝiĝi — krom kelkaj projektoj, kiel E@I, la metodoj de la movado estas la samaj, kiel en la fruaj jaroj de la pasinta jarcento. Li diris, ke ni ĉiuj pli bone uzu la Interreton por komuniki kaj kunlabori. Sed lia ĉefa temo estis, ke esperantistoj tre bone laboras, tre bone interkomunikadas, sed ne tre bone kunlaboras. Li diris, ke ni pli bone uzu nian belan kaj praktikan komunan lingvon por bone kaj efike kunlabori unu kun la alia.

Unu malbona novaĵo: Don HARLOW ne laboras pli en la Centra Oficejo pro manko de mono. Le kasisto de ELNA parolis pri financaj aferoj, kaj la membraro decidis, ke ELNA pli ofte petu monon je la membroj. Mi diris, ke mi estas nur kolegia studento, sed tamen mi kelkfoje en jaro ricevas monpetojn de mia lernejo. Sed ELNA petis monon nur dufoje aǔ trifoje en la pastina jardeko.

Posttagmeze estis pikniko kaj koncerto antaǔ la Student Center (studenta centro) de MIT — ludis JoMo kaj KiMo. Ili ludis multajn internaciajn kantojn, inkluzive de "La Bamba", "Besa Me Mucho", kaj al la fino de la koncerto ili ludis "rusan popurion" (JoMo: "Do, tio estas esperanta vorto, kompreneble."), kiun mi tre ŝatis. Ili eĉ kantis en francpiĝino kaj la japona.

Finfine, ni iris al la rivero por vidi la piroteĥnikaĵojn. Bedaǔrinde, ili komencis je kvarono post la 10-a, kaj mi devis jam foriri je la 10-a. Do, mi ne vidis la piroteĥnikaĵojn en Bostono, sed mi vidis kelkajn laǔ la vojo al Providenco, kiam mi estis en la buso, kaj atendante la bostonajn, mi longe interparolis kun la kongresanoj.

En la venonta jaro, la Kongreso estos en Vancouver-Insulo, BC, Kanado, kaj ĝi estos kuna kongreso de ELNA kaj KEA. Mi esperas, ke mi povos ĉeesti kaj vidi miajn novajn geamikojn!
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    default userpic

    Your IP address will be recorded 

    When you submit the form an invisible reCAPTCHA check will be performed.
    You must follow the Privacy Policy and Google Terms of use.
  • 5 comments